Ulsterskota lingvo

Trilingva signo, en la angla, la irlanda kaj la ulsterskota lingvoj, en Nord-Irlando.

La ulstera skota lingvo (aŭ ulsterskota lingvo) estas minoritat-lingvo de Nord-Irlando (tre granda parto de la irlanda provinco Ulstero). Ĝi havas ĉirkaŭ 100,000 parolantojn. Estas malkonsentoj, ĉu la ulstera skota estas nura dialekto de la 'malalteja' skota, aŭ lingvo sendependa, kiu tre rilatas al ĝi. Ja, estas malkonsentetoj ĉu la skota estas dialekto de la angla. Kaj la skota kaj la ulstera skota estas anoj de la ĝermana lingvaro. Ili estas tre rilataj al la angla.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy